Baltiaj Esperanto-Tagoj 28.06 / 05.07.2014 Jelgava Jurmala Latvija
Baltiaj Esperanto-Tagoj
Regha Esperantista Brusela Grupo

temoj esperantaj eventoj

v0_small.jpg v1_small.jpg v2_small.jpg v3_small.jpg v4_small.jpg
v5_small.jpg v6_small.jpg v7_small.jpg v8_small.jpg v9_small.jpg

 

esperantaj eventoj

La 50-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj :
TEMPO: BET-50 funkcios de la 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 2014.
LOKO: BET-50 okazos en Jelgava – la kvara plej granda urbo de Latvio ( ≈ 63 mil da loĝantoj).
Ĝi situas en la centra parto de Latvio je distanco 42 km for de la ĉefurbo Rigo, 295 km for de Vilnius kaj 350 km for de Tallinn.
MOTO: Sen pasinteco ne estas estonteco, sen komenco ne estas daŭrigo.
PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto,
Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.
Informilo No 1 kaj reta aliĝilo en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio: http://www.esperanto.lv/.
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la jubileajn 50-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-50),
la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 50-jaran historion
(la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).


 

... ! Internacia Lingvo ! ... ! Esperanto ! ... ! Kongresoj kaj Festivaloj ! ...